главная   
   конкурсы   
   обратная связь   
   Помощь проекту   
Интернет-магазин оригинальных подарков

  об эсперанто

Статьи

  Обучение

Учебники
Справочники
Словари
Разговорник

  культура/отдых

Чат
Музыка
Фильмы
Караоке

  софт

Программы
Шрифты

Miĥail Povorin - Glafira

Venu vi al mi, Glafira,
Mi tre solas, jen domaĝ'.
Al la viro manĝdezira
Portu pecon de fromaĝ'.

La renkonton kun espero
Ĉe la pord' atendos mi.
Trinku teon dum vespero
Nia para kompani'.
Pli bonas sato, ol malsato,
Pli bonas paco, ol koler'.
Pli bonas ol liber' amato,
Jenas de mia spe-er-to ve-e-er',
Jenas de mia spe-er-to ver'.
Vi al mi, Glafira, venu,
Iam ajn, sen grava cel',
Kaj fromaĝon vi kunprenu,
Sen ĝi teo - bagatel'.

Venu kun kolbaspeceto,
Kaj mi zorgos pri buter'.
Vivo en solec' - vegeto,
Vi konsentu kun sincer'.
Pli bonas sato, ol malsato,
Pli bonas paco, ol koler'.
Pli bonas ol liber' amato,
Jenas de mia spe-er-to ve-e-er',
Jenas de mia spe-er-to ver'.
Por atend' la fortoj multos,
Nur aperu por moment',
Mi al vi eterne ŝuldos
Kun dankema varma sent'.

Min rigardu vi salute,
Ja ne multon volas mi:
Nur ke sidu dumminute
Kaj teumu kune ni.
Pli bonas sato, ol malsato,
Pli bonas paco, ol koler'.
Pli bonas ol liber' amato,
Jenas de mia spe-er-to ve-e-er',
Jenas de mia spe-er-to ve-e-er',
Jenas de mia spe-er-to ver'.

  помощь проекту

Идея и дизайн - © PronceWeb - студия Юрия Гурова