главная   
   конкурсы   
   обратная связь   
   Помощь проекту   
Интернет-магазин оригинальных подарков

  об эсперанто

Статьи

  Обучение

Учебники
Справочники
Словари
Разговорник

  культура/отдых

Чат
Музыка
Фильмы
Караоке

  софт

Программы
Шрифты

Miĥail Povorin - Dediĉe al bovino

Kiu al mi diros per vort' aŭ skribo:
Kial tiel tristas la bovina tribo?
Kial ĝi surkampe kuŝas, enuas?
Kial ĝi konstante plore muas?
Sed pro kio ĝoji? Tiom da taskoj:
Kaj melkad' trifoja, kaj idonaskoj.
Mango - nure fojno ĝis konstipo,
Kaj pro ĉiu kulp' - dorsobat' per ŝtipo.
Vokas la kampar', sed ne indas fuĝi:
Oni je la kornoj kaptos: "Ne muĝi!"
De la infanaĝ' por la mastro servuto,
Kaj por la anim' kuracilo - knuto.
Kredo pri mirakloj en ĝi murditas,
Amo kaj bonŝanco ĝin evitas.
Eĉ se iu zorgas, nutras kun frando,
Poste ĝin mortigos por viando.
Mi karesis gin, per bombono regalis,
Kontraŭ la enigmo terura batalis,
Ke jen ĝi palpebrumas kaj ne scias,
Kun kio mi ĝin pense asocias...

  помощь проекту

Идея и дизайн - © PronceWeb - студия Юрия Гурова