главная   
   конкурсы   
   обратная связь   
   Помощь проекту   
Детские костюмы Человека-паука

  об эсперанто

Статьи

  Обучение

Учебники
Справочники
Словари
Разговорник

  культура/отдых

Чат
Музыка
Фильмы
Караоке

  софт

Программы
Шрифты

Miĥail Povorin - Bal-ado

Iam en sonĝo aŭ real'
Ĉeestis mi en flora bal',
Mi flirtis kun floranta in' al flor' de floro.
Ŝi flustris: "Ne forgesu min!"
Pasianhelis ŝia sin'.
De tiam fikse tenas ŝin mia memoro.
Mi flugis kvazaŭ papili',
Ĉe multaj restis sub foli',
Tra multajn provojn pelis min la vivdestino.
Admiruminoj ravis min,
Netuŝuminoj pikis min,
Sed plu sopiras mi pri l'neforgesumi-ino.
Kapklinis ni al ĉiu par',
Ni dancis en la flora mar',
Vaglume fluoreskis perloj de lapiroj.
La kapojn turnis flarumin',
Abelojn logis suĉumin',
Neplukumin' incitis pimpajn kavalirojn.
Mi flugis kvazaŭ papili',
Ĉe multaj restis sub foli',
Tra multajn provojn pelis min la vivdestino.
Admiruminoj ravis min,
Netuŝuminoj pikis min,
Sed plu sopiras mi pri l'neforgesumi-ino.
Ne longas flora vivodaŭr',
Ni plukas multajn sen bedaŭr',
Eĉ neplukitaj velkas fine de l'sezono.
Post la petaldefal' al ni
Amar' postrestas de opi',
Sed ankaŭ semoj de l'esper' pri novbutono.
Mi flugis kvazaŭ papili',
Ĉe multaj restis sub foli',
Tra multajn provojn pelis min la vivdestino.
Admiruminoj ravis min,
Netuŝuminoj pikis min,
Sed plu sopiras mi pri l'neforgesumi-ino.

  помощь проекту

Идея и дизайн - © PronceWeb - студия Юрия Гурова